Pinto de Hubbert

La teorio Pinto de Hubbert, konata ankaŭ laŭ la nomo nafta pinto, estas influhava teorio kun ekonomia kaj geologia eroj, kiu koncernas la longdaŭran makroekonomikan disponeblecon de nafto. Ĝin verkis la geofizikisto M. King Hubbert.

La teorio antaŭvidas, ke la naftoprovizo en iu regiono sekvos tian modelon: longdaŭra kresko de disponebleco, poste ebenaĵo aŭ malrapida malkresko post la pinto, sekve de kruda malkresko je la fino. La teorio ĝis nun tre bone priskribas la usonan naftoprovizon, sed ne kongruas kun la tutmonda dum la lastaj jardekoj.

La aplikebleco de la koncepto estas pridebatata, sed la teorio havas multajn konsekvencojn en ekonomiko kaj eksterlanda politiko.


Developed by StudentB